Brazindo estas neformala, malstreĉa reta renkontiĝo por babili, ludi, interkonekti kaj simple ĝui la internacian etoson. Kvankam ĝi naskiĝis el kunlaboro inter brazilaj kaj indoneziaj junuloj, ĉiuj estas varme bonvenaj partopreni!
Okazos en la kanalo de Discord de TEJO!
Amika vespero estas jara evento de IEJO celante pliproksimigi la membrojn!
La aktivaĵoj estus prelegoj, grupaj ludoj, ktp.
La amika vespero organiziĝas dum du tagoj kaj unu vespero. Tio signifas ke la partoprenantoj devas tranokti en la loko de la programo.