Ĉu vi iam imagis ke vi havis geamikojn de diversaj landoj, kaj estis parto de malferma kaj subtenema monda komunumo?
Indonezia Esperantiza Junulara Organizo (IEJO), aŭ en la indonezia: Esperantis Muda (Esmud), estas ujo por indoneziaj junuloj kiuj ŝatus konektiĝi al la mondo per Esperanto, facile lernebla internacia lingvo unuigante homojn de diversaj fontoj kaj kulturoj.
IEJO fondiĝis la 9a de aŭgusto 2016 kiel aspiro de indoneziaj Esperantistoj kies la plejparto tiam estis junuloj.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo kies oficejo estas en Roterdamo, Nederlando. TEJO konektas junulojn de ĝiaj landaj sekcioj de 30 landoj, kaj aliaj individuaj membroj de aliaj landoj por kulture interŝanĝi, lerni, kaj disvolviĝi en monda komunumo.
IEJO fariĝis landa sekcio de TEJO en aŭgusto 2022 kaj ĝi estas la ponto por indoneziaj junuloj por konektiĝi al la monda Esperanta komunumo.
Prezidanto
Sekretario
Kasisto
Edukado
Informado